SERĈO DE PARTNEROJ#p-014 - Bezonatas koncertorganizanto (producer)Unuaktora spektaklo por kompetenta publiko kun ĝenro de politika satiro kun partopreno de personaĵoj el pasinteco, estanteco kaj futuro. Aŭtora scenaro. Rusaj kanzonoj kun gitaro. Estas serĉata direktoro-organizanto de vojaĝoj laŭ diversaj landoj. Anastasia Jusupova; Megion fonto: senpere-09.06.07 RESPONDO #p-013 - Bezonatas kunfondanto Germana komerca firmao serĉas partneron-kunfondanton por fondi poopan vendejon en Germanio Firmao "SVETLANA", Bad Ems; Deutschland fonto: senpere-22.08.04 RESPONDO #p-012 - Via partnero en Moskvo Havante startan kapitalon je $15 000, mi serĉas variantojn de partopreno en via negoco. Mi traktus ajnajn proponojn pri la entreprena partnereco. Dmitrij, Moskvo fonto: senpere-03.07.04 RESPONDO #p-011 - Internacia korporacio - investanto Internacia korporacio investos laŭ la leĝoj de la koncerna lando 3300000 dolaroj al firmao, kompanio, ŝtataj instancoj, personoj, grupo de firmaoj k.t.p., kiuj povas certigi ankaŭ la saman sumon por konstruado de komuna fabriko en ilia lando au en alia lando por ellaborado de instalacioj surbaze de la lastaj sciencaj atingoj en la mondo sur 40 futaj kontejneroj, kiuj estas mobilaj, por produktado de diversaj produktoj-nutraĵoj, konstrumaterialoj-najloj, tegmentoj k.a., sanitaraj materialoj, por purigado de akvo k.t.p. La produktado estas antaŭvidita surbaze de lokaj materialoj kaj laboristoj kaj estas ligita en Monda sistemo por komerco. Per similaj mobilaj instalacioj en la Tria mondo oni nutras homojn por unu dolaro potage. Por pliaj informoj skribu. Dimitar fonto: senpere-20.06.04 RESPONDO #p-010 - Reprezento en Sankt-Peterburgo kaj Rusio Sankt-Peterburga kompanio "TehResurs" reprezentus viajn interesojn en rusia merkato. Ni havas grandan sperton de laboro kun regionoj lau diversaj direktoj de la agado, havas propran klientaron lau tuta Rusio kaj en ekssovetiaj landoj. Spertaj fakuloj faros vian negocon prospera. "TehResurs" fonto: senpere-30.04.04 RESPONDO #p-009 - Reprezento en Uralo Ni povas reprezenti interesojn de via firmao en Urala regiono de Rusio. Skribu pri viaj kondiĉoj pri kunlaboro, detalan informon pri viaj varoj, prezliston. Aparte estas intereso pri: Vesto Hejmaj elektroaparatoj Komunikiloj Komputiloj kaj akcesoraĵoj Pavel Kuljkov fonto: senpere-30.04.04 RESPONDO #p-008 - Filio de via negoco en Jekaterinburgo Estas serĉataj proponoj, temo por organizado de profitdona negoco. Ni proponas kunlaboron pri vendado de viaj varoj kaj servoj en urbo Jekaterinburgo (Uralo). Ekzistas oficejo, deponejo, teknikajhoj, spertaj laborantoj. Eblas establi vian reprezentejon. Vladislav fonto: senpere-20.04.04 RESPONDO #p-007 - Mobila telefona komunikado Estas serĉata partnero por perspektiva negoco en sfero de altaj teknologioj en monda merkato de mobilaj sistemoj de komunikado. - Iu-ajn urbo kaj regiono - Klera nivelo ne gravas - Aĝo ek de 18 - Nepraj eblecoj de laboro en Interreto - La profito estas alta, konforme kun kresko de merkato de mobilaj komunikadsistemoj - Libera labora tagordo, eblas labori hejme; - Senpaga insruado, Informa kaj financa subteno estas garantiataj. Natalia fonto: senpere-13.04.04 RESPONDO #p-006 - Via reprezentado de nia firmao La kompanio aganta en Baltiaj landoj bezonas regionajn reprezentantojn en aliaj landoj. Evoluigo de la novaj teknologio kaj produktoj, kiuj malgrandigas elspezon de brulaĵo ĉe ĉiuj specoj de veturiloj kun motoro kun interna brulado, plilongigi laborperiodon de motoro kaj ĝian kapaciton. www.fuelmax.lv fonto: senpere-23.03.04 RESPONDO #p-005 - Informa instalaro Komerca firmao en u. Tomsko, kiu okupiĝas pri fabrikado kaj vendado de informa instalaro por prezentado de informoj, estus interesata de reprezentado de ĝiaj interesoj eksterlande. Pri ni vi povas ekscii en www.rosi.ru. Julia fonto: senpere-09.09.03 RESPONDO #p-004 - Komerca firmao en Latvio Kompanio "Roksima" (Latvio, Riga) serĉas komercajn partnerojn. Ni pretas trakti iajn-ajn proponojn en ĉiu komerca branĉo. Nun ni okupiĝas pri poopa komerco pri nutraĵoj kaj varoj por lernejoj kaj oficejoj. Laborlingvoj: ankau la rusa, angla, germana. S-ro Roman MARĈENKO RESPONDO #p-003 - Serĉo de investantoj Komerca firmao en u. Volgogrado, posedanta kvinetaĝan konstruaĵon kaj funkciantan fabrikadon de pakaĵujoj, kaj ankaŭ okupiĝanta pri profesia reklama agado (reklamado sur strataj reklamŝildoj), serĉas partnerojn en Rusio kaj eksterlande, pretajn fari investadon (dekoj da miloj da dolaroj). Laborlingvoj: la angla, germana, Esperanto. S-ro Dmitrij VRONSKIJ RESPONDO #p-002 - Turismo en Finnlando kaj Skandinavio Moskva turisma firmao serĉas turismajn firmaojn en skandinaviaj landoj, kiuj povus kunlabori pri aranĝado de turismaj vojaĝoj en iliaj landoj. SAMIKO RESPONDO #p-001 - Servado pere de Esperanto Esperanto-Servocentro serĉas esperantistajn laborgrupojn en diversaj landoj, kiuj pretas kunlabori pri servoj, kiuj baziĝas sur Esperanto kaj esperantistaj internaciaj ligoj. Nia ĉefa celo estas montri al neesperantista publiko utilecon de la internacia lingvo en ilia profesia vivo, kaj per tio instigi al plivasta apliko de Esperanto. ESC RESPONDO |
La proponoj estas tradukitaj el la rusa. Por respondi sufiĉas kliki al vorto respondo, aŭ sendi respondon al la adreso de ESC esperanto@email.ru kun indiko de anonc-numero en temo. Ekzemple: "#p-008". Via respondo estos tradukata al la rusa kaj sendata al la aŭtoro de la anonco. Ne forgesu indiki vian adreson kaj eblajn lingvojn por plua komunikado. Okaze de lingvaj malfacilaĵoj vi ĉiam povas uzi nian tradukan servon. Vi povas ankaŭ sendi al ni mendon trovi por vi partnerojn en Rusio. Ni strebos fari ĉion laŭ niaj eblecoj por helpi al vi: nia adreso Fidelajn amikojn al Vi kaj fidindajn partnerojn! |