OFERTOJ EL RUSIO#o-014 - Ceramikaj valvojLa firmao "Korund-Don" fabrikas kaj vendas ceramikajn valvojn por diversaj likvaĵoj (benzino, keroseno, akvo k.t.p), eĉ por malpurigitaj per diversaj pecetoj. La firmao vendas patentitan teknologian procedon por fari specialajn metalajn kaj ceramikajn eluzrezistajn tavolojn por moviĝantaj partoj de mekanismoj. Petu detalan priskribon. Boris A. ZOZULJA (Rostov-na-Donu) fonto: senpere-20.09.04 RESPONDO #o-013 - Premfiksiloj por pakado La firmao "Oksidal" fabrikas kaj vendas premfiksilojn por pakado de kolbasoj (anstataŭ ŝnurado). Petu detalan priskribon. Boris A. ZOZULJA (Rostov-na-Donu) fonto: senpere-20.09.04 RESPONDO #o-012 - Pentraĵoj el Ĉinio Pentraĵoj, memoraĵoj, fen-ŝuj el Ĉinio Nataŝa; (Kazanj) fonto: senpere-22.08.04 RESPONDO #o-011 - Novaj meblaj stiloj Kreo de novaj stiloj en meblo kaj fabrikado de mebloj en stilo de "kantri" kaj "artdeko", ankaŭ orienta stilo Mi ĝojos al Ĉiuj! Dmitrij; (Samara) fonto: senpere-20.08.04 RESPONDO #o-010 - Rusa vodko Ni reprezentas financa-komercan kompanion "Soyuzextra" kaj estas produktantoj de alkoholaj trinkaĵoj kun varmarko "Soyuzextra" kaj natura minerala akvo "Svetlana". En sortimento de produktaro estas kelkaj specoj de vodko laŭ antikvaj receptoj, kiu estas vera rusa kaj tradicia produkto. Originala ornamo de la vodkoj diferencigas per blazonaj simboloj; sufiĉas diri, ke ni estas liverantoj por Kremlo kaj diversaj registaraj institucioj, kio ankoraŭ konfirmas altan kvaliton de nia produktaro. Nun nin interesas plivastigo de ligoj kaj kontaktoj kaj ni estas pretaj kunlabori kun komercaj kompanioj specialiĝantaj pri vendado de alkoholaĵo. Sergej; (Moskvo) fonto: senpere-20.07.04 RESPONDO #o-009 - Ripozu en Odeso Sporta-saniga ripozejo "Dom Pavlovih" invitas por kunlaboro turismajn firmaojn kaj grandajn entreprenojn. Ni ofertas servojn pri aranĝo de ripozo ĉe Nigra maro en urbo Odeso, ankaŭ restadon de turistoj, oficvojaĝantoj, ripozantoj. Estas bonaj kondiĉoj, varma akvo, trifoja manĝado. Aro de distraĵoj. S-ino Marina Maksimenko; (Odeso) fonto: senpere-25.05.04 RESPONDO #o-008 - Preta negoco OOO "Himstroj-Plus" ofertas pretan negocon pri produktado de lubrikaĵoj por aŭtoj, porvitraj likvaĵoj, poraŭtaj ŝampuoj: komplekto da dokumentoj, receptaron, instalaĵojn (liverado, muntado, instruado, helpo pri krudaĵoj). S-ro Viktor TOLSTJAKOV; (Dzerĵinsk) fonto: senpere-11.05.04 RESPONDO #o-007 - Alumetoj RIA "Format plus" ofertas memoraĵtipajn alumetojn, tipografiajn produktaĵojn S-ro Aleksandro Musin; (Vologda) fonto: senpere-30.04.04 RESPONDO #o-006 - Konstrufabriko SDS Company ofertas unikan fabrikon de porkonstruaj materialoj. La plene aŭtomatigita fabriko produktas ajnajn konstruajn detalojn - 1000 kubajn metrojn en tago (tio kostas proksimume 200 000 eŭrojn dum memkosto 5000-20 000 depende de komplikeco de konstruaj detaloj). Ni proponas eksporti la fabrikon (el Nederlando), funkciigi ĝin, instrui personaron kaj okaziki pluan teknikan priservon. Ĉion pripagas nia kompanio! Post kiam la fabriko komencos profiti - vi kovros koston de la fabriko el via profito. Por ke vi povu realigi la oferton, vi devas havi eblecon doni garantion kontraŭ la fabriko, kiun ni pretas havigi al vi. Ni pretas sendi aldonan informon kaj komenci intertraktadon. S-ro Aleksandr DEGTJARJOV; (Ufa) fonto: senpere-04.01.04 RESPONDO #o-005 - Ekskluzivaj varoj el ligno, bronzo kaj sukceno Rusia firmao serĉas partnerojn eksterlande por vendado de ekskluzivaj modernaj produktaĵoj manfaritaj el sukceno, bronzo kaj ligno. Estas ofertataj ankaŭ pentraĵoj. Laborlingvoj: ankau la rusa, angla. fonto: senpere-20.09.03 RESPONDO #o-004 - Serĉo de investantoj Komerca firmao en u. Volgogrado, posedanta kvinetaĝan konstruaĵon kaj funkciantan fabrikadon de pakaĵujoj, kaj ankaŭ okupiĝanta pri profesia reklama agado (reklamado sur strataj reklamŝildoj), serĉas partnerojn en Rusio kaj eksterlande, pretajn fari investadon (dekoj da miloj da dolaroj). Laborlingvoj: la angla, germana, Esperanto. S-ro Dmitrij VRONSKIJ fonto: senpere-02.04.03 RESPONDO #o-003 - Ligno el Siberio Enterpreno en Siberio serĉas partnerojn (aĉetantojn) por importi lignon (diversspecan) eksterlanden. Malaltaj prezoj. S-ro Eugeno DELCOV fonto: "per-esperanto-komerco"-09.11.02 RESPONDO #o-002 - Meblaj Ŝtofoj Serĉataj Nia kompanio serĉas eksterlandajn partnerojn-entreprenistojn, kiuj interesiĝas pri eksportado de diversaj meblaj ŝtofoj al Rusio. Kontaktu nin ruse, angle, Esperante: S-ro Vladimir S. TYVONIK, Komerca Direktoro OOO "SALESTRUSTCOMPANY" fonto: "per-esperanto-komerco"-22.11.02 RESPONDO #o-001 - Tungsteno Mi ekhavis eblecon vendi eksterlandon ĉirkau 40 tunoj de tungsteno: diametro 2 mm kaj 4 mm, longo 900 mm. Pureco 99%. Valery Malykhin fonto: "per-esperanto-komerco"-04.09.02 RESPONDO |
La proponoj estas tradukitaj el la rusa. Por respondi sufiĉas kliki al vorto respondo, aŭ sendi respondon al la adreso de ESC esperanto@email.ru kun indiko de anonc-numero en temo. Ekzemple: "#o-008". Via respondo estos tradukata al la rusa kaj sendata al la aŭtoro de la anonco. Ne forgesu indiki vian adreson kaj eblajn lingvojn por plua komunikado. Okaze de lingvaj malfacilaĵoj vi ĉiam povas uzi nian tradukan servon. Vi povas ankaŭ sendi al ni viajn anoncojn por publikigi ilin en la ruslingva rubriko "Ofertoj el diversaj landoj": nia adreso Fidelajn amikojn al Vi kaj fidindajn partnerojn! |