NOVAĴARKIVO

15.08.2005 - Nova internacia instru-komerca Interret-projekto en 16 lingvoj (vidu).

31.03.2005 - Telefono de Moskva Esperanto-Centro ŝanĝiĝis. Nova numero estas - (095)1874508 (vidu).

14.09.2004 - Lanĉita sponsora programo (vidu), celo de kiu estas finance subteni Esperanto-centron en Moskvo kaj ankaŭ montri avantaĝojn de Esperanto en komercaj rondoj.

30.07.2004 - Ekfunkciis paĝo pri diskutvesperoj ĉe Moskva E-centro (vidu).
La sekva diskutvespero okazos la 31-an de julio je la 18:00. Ĉeftemoj: varba kampanjo antaŭ venonta instrujaro, eldonagado.

25.06.2004 - Moskva E-centro invitas aktivulojn kaj interesiĝantojn partopreni diskut-vesperon en la rezidejo de MEC sabate la 26-an de junio je 18:00. Ĉeftemoj: aktivultrejnaj seminarioj, organizado de grupaj vojaĝoj eksterlanden vintre.

14.05.2004 - Moskva Esperanto-Centro faris unuan paŝeton: luis propran rezidejon.
En ĝi eblas okazigi esperantistajn renkontiĝojn, kursojn, kunsidojn; fari malmultekostan tranoktadon de preterveturantaj esperantistoj. La lokalo situas proksime de fervoja platformo "Jauza" (la kvara haltejo de la stacidomo "Jaroslavskij") aŭ de la metrostacio "VDNH" per buso No. 56. La adreso estas strato Malahitovaja, 10-1-24. Apude situas la arbar-parko Losinij Ostrov, kie eblas pikniki.
Tuta agado de ESC nun koncentriĝas enkadre de MEC kaj estas unu el ĝiaj agadterenoj.
MEC invitas volontulojn por diversaj agadoj: instruado pri fremdaj lingvoj, tradukado, prizorgo de ret-paĝaro, reklamagado, laboro en Servocentro, librovendado, turismo, riparado de sidejo k.t.p. Ajna via helpo kaj konsilo estas bonvena.

23.11.2003 - Estas lanĉita nova retlisto ĉe Abonu.com "Epitomo por komencantaj komercistoj".
Priskribon eblas trovi en http://abonu.com/catalog/komerco.escepitomo

28.05.2003 - La listo de firmaoj Esperante parolantaj pligrandiĝis ĝis 21 firmao kaj iĝis vere internacia. Dankon al ĉiuj kontribuantoj!

16.10.2003 - ESC ekposedis propran ttt-nomon: www.servocentro.com. Ankaŭ ret-adreson: esperanto@servocentro.com.

28.05.2003 - La listo de firmaoj Esperante parolantaj pligrandiĝis ĝis 21 firmao kaj iĝis vere internacia. Dankon al ĉiuj kontribuantoj!

30.04.2003 - Dank'al kunlaboro de samideanoj el Ukrainio, Belorusio kaj Kazaĥio bonorde realiĝis mendo de moskva komerca firmao pri traduko al tri lingvoj. La traduko estis farita je nomo de ITRE

31.08.2002 - La listo de firmaoj Esperante parolantaj iĝis internacia, dank'al aliĝo de samideanoj el Belorusio kaj Ĉinio.

14.07.2002 - Ekfunkciis forumo de ESC, kie vi povas pridiskuti temojn ligitajn pri nia agado. Bonvenon!... >>>

07.07.2002 - Estas finita rusa parto de la paĝaro.
Tio estas rubrikoj: tradukado al 31 lingvoj, turismo, edukado eksterlande, serĉo de partneroj eksterlande, komercaj kaj fakaj proponoj el divercaj landoj, anoncoj kun fakaj proponoj el Rusio, serĉo de laboro eksterlande, utilaj ligoj. Kunlaboremuloj rusparolantaj estas bonvenaj por kunzorgi la rubrikojn el la rusa parto.

22.06.2002 - Estas establita paĝo "Tradukado al 31 lingvoj" kun unika speciala oferto.
Tradukista internacia reto ITRE, kun kiu kunlaboras Esperanto-Servocentro, ne havas analogojn en la mondo.

08.06.2002 - Tuirisma sekcio de ESC proponas al rusianoj partopreni du kulture-klerigajn programojn en Francio kaj Ĉeĥio.

30.05.2002 - Estas establitaj unuaj ruslingvaj paĝoj de projekto "Esperanto-Servocentro" en Interreto.

11.04.2002 - En Moskvo estas fondita neprofitcela socia unuiĝo "Esperanto-Servocentro", celanta subteni internaciajn profesiajn kaj entreprenistajn kontaktojn, uzante aperintan en lasta jardeko reton de internaciaj kontaktoj inter diversaj firmaoj kaj entreprenistoj de meza kaj malgranda komercado, kaj ankaŭ sociaj organizoj, unuigataj fakulojn kaj profesiulojn en diversaj sferoj de ekonomio, komerco, scienco, klerigado kaj turismo.